De Vlaamse Leeuw

De Vlaamse Leeuw
La flandra leono
“De Vlaamse Leeuw”
nacia himno
lando Flandrio
kantoteksto Hippoliet Van Peene, 1847
muziko Karel Miry
ekde 1973
vdr

De Vlaamse leeuw estas la oficiala nacia himno de la Nederlandlingva Komunumo de Belgio. La kanton verkis en julio 1847 Hippoliet Van Peene (1811-1864) kaj komponis Karel Miry (1823-1889). Ĝi estis oficiale adoptita kiel la himno de la Flandra Komunumo en 1973.

Hippoliet Van Peene klare inspiriĝis de Sie sollen ihn nicht haben, den freien deutschen Rhein, so Lang sich Herzen laben an seinem Feuerwein de la germano Nikolaus Becker. Karel Miry estis influita de "Sonntags am Rhein" de Robert Schumann.

Ekzistas Esperanta traduko "La flandra leono" de Antoni Grabowski (El Parnaso de Popoloj, Varsovio 1913, paĝoj 37–39).

La leono en la himno estas simbolo de Flandrio, kaj la teksto esprimas fortan senton de flandra identeco kaj deziro pri libereco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search